KEF en julio 2009
Kvar jarojn post la lasta, naŭ jarojn post la antaŭlasta, kaj post du nuligoj, ree estas anoncita la 9a Kultura Esperanto-Festivalo en Danlando. Ĝi okazos en Helsingor, 7-12 julio 2009. Tiel la organizantoj ĝin prezentas:
Kreskas la krizo de la virtuala mondo en esperanto: la reta komunikado kaj informado perdas terenon, nur ĉi-monate tri retejoj fermiĝis. Kial? Pri la origino de la krizo povas parte respondi Joan Català el Valencio (Hispanio), responsa pri la ĵus fermita <klaku.net>.
Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, Razgrado, invitas al partopreno en internacia literatura konkurso pri poezio kaj humurajhoj, originale verkitaj en esperanto pri libera temo, EKRA-2009.
Ne plaĉas al la Blanka opozicio la afabla kaj bonvolema sinteno de la Verda majoritato vidalvide al Sennacieca Asocio Tutmonda.
El la Esperanta Civito venis publika deklaro pri la referendumo lanĉita kontraŭ la daŭrigo de la nunaj rilatoj kun Eŭropa Unio: ĉiuj Civitaj senatanoj kun svisa ŝtataneco aŭ/kaj rezido invitis voĉdoni favore al la daŭrigo.
Startis la prepara perkoresponda kurso por la ateliero pri beletra kreivo, kiun Feminisma Esperanta Movado organizos kunlabore kun Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, 13-17 aprilo 2009. Temas pri la unua tiaspeca kurso-ateliero, celanta kreskigi la rolon de verkistinoj en la esperanto-literaturo.
Laŭ propono de la prezidanto de Scienca Instituto Zamenhof, Kultura Centro Esperantista gastigos simpozion pri homaranismo en Ĉaŭdefono, 17-21 aŭgusto 2009.
La samtempe okazintaj mondaj forumoj (ekonomia en Svislando kaj socia en Brazilo) montris ke la unua jardeko de la jarcento vere finiĝis.
La Blanka grupo en la Senato de la Esperanta Civito ĝojas informi ke la kristandemokrata EU-parlamentanino Ljudmila Novak (slovenlingva) proponis amendojn favore al esperanto en la konkludoj de la
Ekde septembro 2008 mi ricevadas la medikamentojn por la kuracado de mia juna filo. Li estas malsana pro epilepsio kaj sen tiuj medikamentoj li multege suferas, eĉ riskas morti, eventuale pro akcidento. Grandan dankon mi ŝuldas al la mikrokredita servo de Fonduso Pro Esperanto, la banko de la Esperanta Civito.
Sen. Anna Bartek finis la enketon komisiitan pri la delikto okazinta en Ipernity en aprilo 2008, nome la kreo de falsa profilo kaj la dissendo de apokrifaj mesaĝoj je la nomo de sen. Giorgio Silfer. La raporton ŝi liveris al la Kapitulo, kiu decidos kion fari el ĝi.