Ne konfuzi pogromon kun militaj atakoj
La 7an de oktobro 2023, en la sudo de Israelo mem, hebreoj spertis pogromon de vasta dimensio, kies viktimoj estis ankaŭ iliaj eksterlandaj gastoj.
La 7an de oktobro 2023, en la sudo de Israelo mem, hebreoj spertis pogromon de vasta dimensio, kies viktimoj estis ankaŭ iliaj eksterlandaj gastoj.
Afrika Esperanto-Instituto organizas staĝon pri redaktado de dokumentoj kaj artikoloj, dum februaro 2024. La staĝo okupos du sinsekvajn semajnfinojn kaj disvolviĝos en la Tanganika Esperanto-Domo en Bujumburo, kun la ebleco tie tranokti kaj manĝi en apuda restoracio.
La Sekurec-Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj ne sukcesis aprobi rezolucion pri la nuna interŝemida milito, pro interkruciĝo de vetooj, fare de Usono unuflanke kaj fare de Rusio kaj Popola Ĉinio aliflanke. Tial necesis atendi la plenon de la Ĝenerala Asembleo, kiu renversis hieraŭ la proporciojn de la Konsilio (dek kun Usono kontraŭ kvar kun Rusio kaj Popola Ĉinio).
La akademio de la kataluna lingvo, nomata Institut d’Estudis Catalans, per sia Filologia Sekcio ĵus malaprobis la uzon de “inkluziva lingvaĵo” en la tria lingvo de Iberio laŭ parolantaro, oficiala en unu ŝtato, la Andora Princlando.
Civitano Giorgio Silfer, elektita per la Verda Listo al la Senato de la Esperanta Civito, malkonsentas pri la ĵusa deklaro de Greta Thunberg rilate la nunan interŝemidan militon, ĉar ĝi estas tro malekvilibre favora al la armita partio Hamas.
“La iniciatinto de Esperanto, D-ro Ludoviko Zamenhof, inspiriĝis imagi alian mondon, en kiu respekto kaj toleremo anstataŭus perfortadon, kun espero ke nia parolkomunumo donus imitindan modelon por estonta tergloba socio regata de profunde paca interagado.”
Danke al la Esperanta Civito, pere de Kultura Centro Esperantista nia lingvo estas unu el la dudek kvin uzataj ĉe Konsilio de Eŭropo por prezenti ties lingvan kaj socikonan politikojn por migrantoj. Ĝi estas la sola nur diaspora lingvo uzata de Konsilio de Eŭropo ekde 2018.
“Mi ĵus rimarkis, ke miaj mesaĝoj ne plu aperas en la listoj UEA-membroj kaj Landa Agado. Ĉu io misfunkcias ie?” enketis togolandano Koffi Gbeglo ĉe koncernata helpanto en Eŭropo. La roboto komunikis la forbaron en la itala (anstataŭ la franca), kiu estas la denaska lingvo de tiu helpanto, nun rezidanta en Londono.
Trista novaĵo epilogas ĉe la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko kaj Arkivo. Ĝin komunikas preskaŭ plorante c-ano Lennart Svensson el Esperanto-Garden, kie oni stokis (aŭ stakis) amason da libroj el diversaj fontoj, unuavice la biblioteko de Sveda Esperanto-Federacio.
Per 500 voĉoj poraj, 21 kontraŭaj kaj 24 sindetenaj hodiaŭ la Parlamento de Eŭropa Unio, prezidata de la malta deputitino Roberta Metsola, aprobis nedevontigan rezolucion kiu firme kondamnas la terorismajn atakojn de la palestina armita partio Hamas kaj agnoskas al Israelo la rajton defendis sin, en la respekto de la humaneca internacia juro.
Laŭ propono de la Vickonsulo, la Kapitulo fermos la Okcidentan Legacion en Bruselo, antaŭ la fino de 2023. La fermon tute ne kaŭzas manko de financaj rimedoj, ankaŭ ne manko de konstanta personaro: la Kapitulo kore dankas la nekonstantajn helpantojn en Belgio. La legacio estas fermota proteste kontraŭ Eŭropa Unio; la motivoj de la protesto estas esence tri.
Okaze de la arĝenta jubileo de la Pakto la Civita “banko” nuligis ĉiujn ŝuldojn de afrikanoj pro mikrokreditoj, krom du. La ŝuldoj plejparte devenis el la aĉeto de libroj, kiujn ne ĉiuj partoprenintoj en Afrikaj Esperantologiaj Semajnoj (AfrES) pagis komplete al la koncerna konto en burundia bankofilio.