Kantaro por la esperanta popolo
Apud “La Espero” de Lazaro Ludoviko Zamenhof, oficiala himno, iom post iom vastiĝas la repertuaro de kantoj taŭgaj por kunvenoj de la esperanta popolo.
Apud “La Espero” de Lazaro Ludoviko Zamenhof, oficiala himno, iom post iom vastiĝas la repertuaro de kantoj taŭgaj por kunvenoj de la esperanta popolo.
De post kiam (2009) la regio Pro Esperanto okupiĝas laŭkontrakte pri la flegado de la Esperanto-Domo posedata de Kultura Centro Esperantista, la konstruo konstante beliĝas kaj grandiĝas, danke al la restrukturado kaj rekvalitigado de kelkaj partoj.
La Konsilio de Fondumo Pro Esperanto, en ĉeesto de oficiala reprezentantino de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo kaj de invititaj investantoj, unuanime aprobis la aĉeton de trietaĝa domo, konstruita nur antaŭ kelkaj jaroj en Malago.
Duono de la paktintaj establoj ĉeestis, diversnivele, la ordinaran sesion de la Forumo de la Esperanta Civito hieraŭ en Landerono.
La Senato de la Esperanta Civito prokrastis la finan diskuton kaj aprobon de la leĝopropono pri la reprezentaj donacoj, kaj konfidis al triopa komisiono (Martinelli kaj Trifonĉovski por la majoritato, Holevitch por la opozicioj) la taskon ellabori definitivan tekston, submetotan al la venonta senata sesio.
La Senato de la Esperanta Civito aprobis hieraŭ en Landerono (kunsidante en salono de la admirinda mezepoka urbodomo) la leĝoproponon pri la Civita banko, registrita kiel “Lex Argentaria”. Sekve de tiu aprobo instaliĝas la unua Fonduma Konsilio, konsistanta el tri gecivitanoj: Pierre Berger, Marie-France Conde Rey, Giorgio Silfer.
Johan Derks jam havis la okazon polemiki kun la burokrata aparato de Universala Esperanto-Asocio. Vidu la hazardon, tuj post unu el tiuj konfrontiĝoj kun la ĝenerala direktoro, Osmo Buller, li estis la plej fiaskinta kandidato al la UEA-Komitato, dum la pasinta printempo.
La Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj estis la ĉeftemo de la hieraŭa tago en la Kolokvo pri lingvopolitikoj okazanta ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, per la organizo de KCE. La temon pritraktis unu el la kontribuintoj al la verkado de tiu deklaracio, d-ro Giorgio Silfer.
“La asembleo estis multe pli vigla ol mi esperis, kaj ĝiaj rezultoj tre kuraĝigaj” tiel komentarias sen. Marie-France Conde Rey, prezidanto de Feminisma Esperanta Movado, kiu havis sian jarkunvenon hodiaŭ ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono.
Michele Gazzola, asistanto de prof. François Grin ĉe la Ĝeneva universitato, estis la unua preleganto dum la Kolokvo pri lingvopolitikoj, inaŭgurita hieraŭ en Ĉaŭdefono, ĉe la Esperanto-Domo de KCE.
En la kutima skandalejo redaktata de Kalle Kniivilä, la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, deklaris: “Spurojn de gejofobio oni plu trovas nur en eldonaĵoj de la Esperanta Civito, sed pro ties marĝeneco ili estas apenaŭ pli ol kuriozaĵo.”