Forpasis pastro Duilio Magnani
Hodiaŭ vespere mortis pastro Duilio Magnani en Rimino, post longa vana batalo kontraŭ tumoro.
Hodiaŭ vespere mortis pastro Duilio Magnani en Rimino, post longa vana batalo kontraŭ tumoro.
Ĉi-semajne, antaŭ precize naŭdek jaroj, aperis la unua numero de “Heroldo de Esperanto”, sub la redakto de Teo Jung (1892[1910]1986). Pro la deviga paŭzo dum la dua mondmilito, la nombro de la jarkolektoj ne koincidas: la nuna estas la 86a, ĵus iris al la presejo la numero 2154.
Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” kaj Esperanto-Societo “D-ro L. L. Zamenhof” Razgrad plej afable invitas vin partopreni en la jubilea festo okaze de la 20-jariĝo de la Esperantista Krea Renkontiĝo ABRITUS, 4-6 junio 2010 en Razgrado, Bulgario, laŭ la suba programo.
Lastajn jarojn la centralizitaj servoj kiel Ipernity kaj Facebook, la misnomitaj sociaj retoj, multe populariĝis inter la esperanto-parolantoj. Hodiaŭ mi legis en esperantlingva blogo pri la potenco de Facebook por retigi kaj ligi homojn, sed kio plej interesis min estas la konstato de tiu blogisto pri kiel danĝera povas esti Facebook por la komuna kaj individua libereco.
C-ano Koffi Gbeglo respondis al s-ro Oliver Mazodze, kiu per dua publika letero (dissendita de d-ro Renato Corsetti) distanciĝis de la “afrikanistoj” kaj de ilia nova kreitaĵo, Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko.
La ordinara Asembleo de Societo Yvonne Martinot, posedanta la staĝejon “La Kvinpetalo”, altiris dudekon da membroj 11 aprilo 2010. Kiuj atendis solvon de la dilemo aperinta okaze de la eksterordinara Asembleo de la pasinta oktobro, tiuj restis frustritaj.
La nova mikropartio “Unu Mondo” pretas ensorbi la germanan filion de Eŭropo-Demokratio-Esperanto kaj secesii el la politika movado iniciatita de Christian Garino en 2003.
Roterdamo pormomente silentas pri la nova kurso en la afrika Esperantio, aŭ pli precize: UEA-gvidantoj enfokusigas la atenton al la opinio de afrikanoj kiuj malkonsentas kun la disidentoj en Togolando, Niĝerio, Eburio kaj aliloke.
Laŭ la art. 28 § 2 de la Senata Reglamento, la Konsulo vokas al senatokonsulto, devige laŭ peto de senetano, libervole laŭ peto de ajna civitano. C-ano Carlos Maria el Brazilo estas la unua ne parlamentano kies proponon la Konsulo submetas al senatokonsulto, ekde hieraŭ ĝis la fino de aprilo.
Tiu ĉi tago 14a de aprilo ion gravan memorigas al ĉiuj Esperantistoj. Temas pri la morto de Zamenhof. Memorindas, ke la 14an de aprilo 2006 lanĉiĝis la Deklaracio pri la Esenco de Afrika Esperantismo (DEAE). Nun estas la vico de io alia sed plu en Afrika Agado. Jen ekfunkcias UETA (Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko).
“La kooperativo de Literatura Foiro volas hodiaŭ honori per ĉi tiu simpla ceremonio la memoron de pluraj personoj, kiuj kontribuis al ĝia naskiĝo, al ĝia kresko, al ĝia firmiĝo tra kvar jardekoj.
Estimata ĉefredaktoro de “Literatura Foiro”,
Mi dankas pro la unua ĉi-jara numero de via kultura revuo. Ĝi estas vere bonega revuo, tre interesa kaj enhavoriĉa. Mi havas impreson, ke dum la paso de tempo la nivelo de LF ĉiam kreskas kaj fariĝas ĉiam pli alta. Mi tre ĝojas, ke mi povas aboni ĝin.