Ekis la Internacia Junulara Festivalo
Plurdeko da gejunuloj partoprenas ekde hodiaŭ en la Internacia Junulara Festivalo, okazanta en Roncegno apud Trento (Italio). “Ni estas malpli ol kutime” klarigas Francesco Lorenzon el la organiza teamo “ankaŭ ĉar negative influis la pasintjara nuligo de la festivalo en Abruco, pro la tiea tertremo”.