Provo de objektiva analizo
Mi ne havas la esperantan civitanecon, kaj ne scias ĉu mi iam petos ĝin. Mi ankaŭ estas membro de neniu supernacia esperanto-movado: UEA, SAT ktp. Tamen mi abonas gazetojn, legas kaj korespondas, eĉ vizitis UKon kaj SAT-kongreson. Konklude: mi taksas min sufiĉe informita kaj samtempe sufiĉe neŭtrala.