Memorsimpozio en KCE honore al de Zilah
Perla Martinelli, Vinko Oŝlak kaj Giorgio Silfer estas la unuaj kontribuontoj al Memorsimpozio honore al Eŭgeno de Zilah (1939[1952]-2020), okazonta ĉe Kultura Centro Esperantista en Svislando, 17-21 aŭgusto 2021. Ĉiuj personoj kiuj konis kaj estimis lin estos bonvenaj. La evento estas kvazaŭ daŭrigo de la jamaj internaciaj konferencoj de la malfondita OSIEK.