La rekta demokratio donas surprizan rezulton
Unuafoje la Civitanaro estis vokita al referendumoj, kvankam nur enketaj, tio estas sen devontigo por la leĝodona kaj ekzekutiva povoj; des pli ke ĉi-lasta neniel sin esprimis pri la temo, pro neŭtraleco.
Unuafoje la Civitanaro estis vokita al referendumoj, kvankam nur enketaj, tio estas sen devontigo por la leĝodona kaj ekzekutiva povoj; des pli ke ĉi-lasta neniel sin esprimis pri la temo, pro neŭtraleco.
Propono de Klára Ertl (Komitatano A por Germanio): “Priparolo pri la ebla kunlaboro inter TEJO kaj la [Esperanta] Civito”. Tiu punkto situas en la oficiala tagordo de la Komitata kunveno de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, en Pollando ĉi-jarfine (lasta tagordero).
Hodiaŭ estas la tago de la skrutinioj pri la elektoj por la Senato kaj pri du enketaj referendumoj. Laŭ la balotiloj ricevitaj per poŝto, la partoprenantaro kreskis en praktike ĉiuj eŭropaj balotejoj: en la balkana, la iberia kaj la mezeŭropa ĝi preskaŭ atingis aŭ eĉ superis 50% de la voĉrajtaj.
La originalo estas en la angla, ĉar ĝin kantas skota roto en la tranĉeo, dum la Kristnaska nokto, en la mirinda filmo “Joyeu x Noël”. Tial ĝia plej konata titolo estas “I’m dreaming of home”, kvankam la komponisto, Philippe Rombi, uzas ankaŭ la francan titolon “Hymne de fraternisés”.
Laŭ la oficiala statistiko, en Hungario esperanto restas la tria lingvo laŭ nombro da ŝtate ekzamenitoj en 2019: 1.501 ĝis nun, post la 80.940 de la angla kaj la 18.945 de la germana, sed antaŭ la 1.412 de la cigana, la 1.299 de la franca, la 1.121 de la hispana, la 898 de la itala kaj la 451 de la rusa.
La brita popolo renovigis la Parlamenton de la reĝolando, koncentrante al la konservativa partio la voĉojn de la secesiemuloj: la alo de Boris Johnson, sed ankaŭ la ŝovinisma fronto de Nigel Farage kaj parto de la laburistoj.
Fondiĝis antaŭ cent jaroj la landa gazeto “Bulgara Esperantisto”. Malgraŭ kelkjara paŭzo dum kaj post la dua mondmilito, ĝia longa vivo honoras la bulgaran esperantlingvan komunumon. Neniu periodaĵo en Orienta Eŭropo atingis tiun rekordon.
La bibliotekoj kun depona rajto en Esperantio restas en Budapeŝto la Landa Fremdlingva Biblioteko, en Ĉaŭdefono CDELI (perado de KCE), en Vieno Internacia Esperanto-Muzeo. Al ili la paktintaj establoj kaj la aŭtoroj kun la esperanta civitaneco bonvolu donaci po unu ekzemplero de siaj libroj kaj periodaĵoj.
“Certe UEA iĝis periferia parto de la Esperanto-mondo, ĝi ne aktive disvastigas Esperanton aŭ kunordigas la disvastigantojn de Esperanto tra la landoj. Certe ĝi ankoraŭ vivas nur per kotizoj kaj ne per donacoj pro projektoj” deklaris hodiaŭ UEA-prezidinto Renato Corsetti al la Komitato de la Universala.
Por la dua jaro sinsekve Esperanta Naturamikaro aplikos sian transnaciecon, kunvenante en Budapeŝto, ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito, 20 marto 2020 vespere. ENa estas registrita kiel hispana sekcio de Naturfreunde Internationale, sed ĝi havas du laborlingvojn: la kastilia pro la leĝo, esperanto por respekti la minoritatojn en Iberio.
Post jardeka paŭzo la Internacia Junulara Kongreso ree okazos samlande kiel la Universala: fakte la brita sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo estas la sola kandidato por 2021, kiam UK disvolviĝos en Belfasto, la havenurbo kie oni konstruis la sinkontan Titanic.
La lasta censado pri la Civitanaro donas statistike interesajn informojn. Inter la elektantoj, malpli ol triono (29,56%) estas virinoj. La plej “roza” areo estas la Balkana, fakte la sola kie virinoj superas virojn laŭ nombro (18 kontraŭ 12). La plej maskla kontinento ŝajnas Afriko, kie la elektantinoj estas nur 15%.