Decembra interna domflegado en KCE

HeKo 802 2-B, 8 dec 22

Tuj post sia Zamenhofa festo, Kultura Centro Esperantista estos fermita de la 18a ĝis la 29a de decembro, pro interna domflegado fare de Pro Esperanto kiel regio. Farbado kaj etaj riparoj estos plenumitaj de Civila Esperanta Servo; ili koncernos ankaŭ unu el la apartamentoj de LF-koop en Ĉaŭdefono.

Interese por beletraj tradukantoj

HeKo 801 1-A, 24 nov 22

Esperanto-Asocio de Britio, kiu lastatempe eldonis imponan duvoluman plenan poezian verkaron de Marjorie Boulton, ĵus lanĉis konkurson por tradukado de du anglalingvaj romanoj. Temas pri “Rebeka” de Daphne du Maurier (fama ankaŭ pro Oskare premiita filmo de Alfred Hitchcock, 1940) kaj “Matilda” de Roald Dahl (1916-1990).

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.