La Fonduma Konsilio aprobis strategian linion
La Konsilio de Fondumo Pro Esperanto (FPEF) kunvenis hieraŭ ĉe la Esperanto-Domo en Svislando, sub la prezido de sen. Marie-France Conde Rey. La kunvenon partoprenis unuafoje la nova membro, c-ano Carmine Dello Spedale, iama estro de la sektoro pri administrado de nemoveblaĵoj en posedo de itala nacia banko.