Kvalite tre altnivela Kultura Esperanto-Festivalo
Disvolviĝas tre sukcese laŭ la kvalito la 13a Kultura Esperanto-Festivalo, organizita de Studenta Esperanta Ligo kaj Kultura Centro Esperantista, kun la apogo de la kongresa buroo de la Esperanta Civito. Fakte ne nur en Ĉaŭdefono, sed ankaŭ en aliaj urb(et)oj de la neŭŝatela kantono, kiu surprizas la partoprenantojn per siaj kulturaj trezoroj kaj milda vetero.