La Akademio de Esperanto trione renovigota
La Akademio de Esperanto baldaŭ renovigos trionon de sia membraro. Kiel kutime, la procedo estas tre diskreta, praktike konfidenca, laŭ proceduro kiu egalas al kooptado; tamen io trafiltriĝas el la plej masklisma institucio en Esperantio.