Debato inter prezidantoj en SAT-kongreso

HeKo 394 5-A, 29 jun 09

De la 23a ĝis la 25a de julio 2009 Probal Dasgupta, prezidanto de UEA, partoprenos en la 82a SAT-Kongreso [en Milano]. Estas planita por la 23a de julio posttagmezeme debato inter li kaj la prezidanto de SAT Jacques Schram pri la temo: “Ĉu ankoraŭ aktualas distingi inter per- kaj por-esperanta asocio?”

Al la 82a monda SAT-kongreso ĝis nun aliĝis 62 personoj.

Kultura renkonto en Razgrado

HeKo 393 3-B, 16 jun 09

La 19a Esperantista Krea Esperantista Renkontiĝo “Abritus-2009”, 12-14 junio 2009 en Razgrado, estis dediĉita al la 90-jariĝo de la revuo “Bulgara Esperantisto”. En la debato pri la stato kaj la perspektivoj de la presorgano de BEA partoprenis kvardeko da samlingvanoj el pli ol dek urboj de Bulgario.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.