Pac-Nobelo 2009, UEA reprovas
Dum la unuaj monatoj de 2008 ĉe multaj UEA-anoj kreskis la espero, ke ilia asocio ricevos la ĉi-jaran Pac-Nobelon. Kiam la premio estis asignita, same multaj frustriĝis, kvankam ne mankis sobraj voĉoj jam antaŭe.
Dum la unuaj monatoj de 2008 ĉe multaj UEA-anoj kreskis la espero, ke ilia asocio ricevos la ĉi-jaran Pac-Nobelon. Kiam la premio estis asignita, same multaj frustriĝis, kvankam ne mankis sobraj voĉoj jam antaŭe.
La redakcio de “Femina” daŭre interesiĝas pri la moroj en Esperantio, kaj por tio referencas ankaŭ al Lex Valeria, definitive aprobita de la Civita Senato la pasintan julion. Post interesaj interveno pri la familiaj nomoj kaj pri la edz(in)a statuso en Esperantio, jen kontribuo de Klara pri la rajtoj de la esperantlingvaj infan
Kara Geoffrey Sutton,
Per fina omaĝo al Bulgara Esperanto-Teatro (al kiu estis dediĉitaj la kovropaĝoj tra la tuta jaro) ekas la lasta numero de la 39a kolekto de “Literatura Foiro” (decembro 2008). Le Clézio, Nobel-laŭreato, debutas en nia lingvo, per traduko de Perla Martinelli.
La 15an de decembro, nome en la Tago de la Esperanta Kulturo, estas la momento skizi bilancon pri la evoluo de la kulturo en nia lingvo dum la koncerna jaro.
La Esperanta Civito oficiale ĉeestos la hodiaŭan trihoran konferencon pri esperanto, en la sidejo de Unesko en Parizo, pere de la Vickonsulo, sen. Marie-France Conde Rey.
La Vickonsulo ĵus ĉeestis la jubilean feston de Kultura Centro Esperantista en Svislando, kie ŝi faris la festparoladon.
La semajnfino pri la 40-jara jubileo de Kultura Centro Esperantista pasis, sabaton, kiel sukcesa tago kun nefermitaj pordoj (inkluzivanta bankedon) kaj, dimanĉon, kiel Zamenhofologia Tago, sub la gvido de c-ano François Degoul, prezidanto de Scienca Instituto Zamenhof.
Akto n-ro 55
1. Kooperativo de Literatura Foiro akceptas la donacon de la proprieto de eta apartamento situanta en Ĉaŭdefono, en la kvartalo Forges.
Kiel prezidanto de Kultura Centro Esperantista estas por mi granda plezuro bonvenigi vin al nia festo pro la unuaj kvardek jaroj de nia Centro.
Kelkaj inter ni memoras ke antaŭ tridek jaroj, en same neĝa tago, ni inaŭguris oficiale la domon, kiu tiam apartenis al Gastejo Edmond Privat, kaj hodiaŭ, jam la dekan jaron, apartenas al nia Centro.
La Vickonsulo de la Esperanta Civito, sen. Marie-France Conde Rey, faris la festparoladon okaze de la hodiaŭa jubileo de Kultura Centro Esperantista. Jen la komenco de ŝia parolado. La tuta aperos en la baldaŭa numero de “Heroldo de Esperanto”.
En 1959, okaze de la centa datreveno, Ludoviko Lazaro Zamenhof eniris la oficialan liston de Unesko pri honorigindaj eminentuloj, danke al la klopodoj de Universala Esperanto-Asocio (prezidanto: Giorgio Canuto; ĝenerala sekretario: Ivo Lapenna; ĝenerala direktoro: ne ekzistis).
“Proceso al Paŭlo: ĉu defendebla ĉe prokurorino?” estas la temo de la dosiero kiun la lasta numero de “Femina” en 2008 dediĉas al la granda interpretisto de la kristanismo.