Kurso kaj Zamenhofa festo en Malago
Esperanta Naturamikaro organizas intensivan esperanto-kurson por komencantoj (grado A) ĉe la Esperanto-Domo en Malago, ĉiutage 24-28 novembro 2015, 10h00-13h00. La instruisto, prof. Giorgio Silfer, uzas esperanton ekde la unua minuto, la gelernantoj kapablas paroleti en esperanto ekde la dua tago.