Walter Zelazny en la literatura kafejo

HeKo 532 8-B, 24 maj 13

Rekorde multnombra ĉeestantaro por la hieraŭa literatura kafejo, organizita kiel kutime ĉe la interetaĝa salono de la Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto, fare de Fajszi Amika Rondo kaj Esperanta PEN-Centro. La gasto estis prof. d-ro Walter Zelazny, kiu prezentis la esperantan version de sia libro “Lazaro Ludoviko Zamenhof”, pere de intervjuo farita de sen. Giorgio Silfer.

OIK-delegacio vizitis IEMWon

HeKo 532 5-B, 21 maj 13

Mag. Herbert Mayer, direktoro de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, akceptis hodiaŭ delegacion de la Landa Fremdlingva Biblioteko (OIK) en Budapeŝto. La viziton kunorganizis kaj financis Fajszi Amika Rondo, kadre de la Esperanta Civito. La delegacio konsistis el f-ino Anikó Nemes, esperanto-referanto ĉe OIK, sen. Anna Bartek, vickunordiganto de FAR, kaj sen.

En Malago nia plej granda biblioteko de Andaluzio

HeKo 532 1-B, 8 maj 13

Pli ol du mil unuoj de esperanta kaj interlingvistika biblioteko estas stokataj survoje al la Esperanto-Domo en Malago. Ili devenas el plej diversaj donacintoj, precipe en Svislando: Anna Bartek, Renata Filali, KCE, LF-koop, Perla Martinelli, Giorgio Silfer… La livero de la stoko devus esti kompleta okaze de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, meze de oktobro 2013.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.