Mark Fettes stimulata por la UEA-prezido
Hieraŭ la elekta komisiono de Universala Esperanto-Asocio (konsistanta el d-ro Ulrich Lins, Nico Huurman, Lee Jung-kee) publikigis la suban raporton al la UEA-Komitato:
Hieraŭ la elekta komisiono de Universala Esperanto-Asocio (konsistanta el d-ro Ulrich Lins, Nico Huurman, Lee Jung-kee) publikigis la suban raporton al la UEA-Komitato:
Al la tria Ateliero organizita de Feminisma Esperanta Movado el ses landoj (Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Popola Ĉinio) alvenis la studemuloj, inter ili tri fondintoj de la rondo de La Kompaso (2009): c-inoj Marie-France Conde Rey, Judit Felszeghy kaj Anna Bartek.
En dato 14 junio 1999 la fondumo Gastejo Edmond Privat (GEP) vendis al Kultura Centro Esperantista sian lastan domon, nomitan Domo Ernest Naville (nuntempe: Esperanto-Domo). Unuafoje KCE, tiam prezidata de David Buhlmann, fariĝis proprietulo de nemoveblaĵo.
La Konsilio de Fondumo Pro Esperanto (FPEF) kunvenis hieraŭ ĉe la Esperanto-Domo en Svislando, sub la prezido de sen. Marie-France Conde Rey. La kunvenon partoprenis unuafoje la nova membro, c-ano Carmine Dello Spedale, iama estro de la sektoro pri administrado de nemoveblaĵoj en posedo de itala nacia banko.
En la hieraŭa tago, fine de la interlingvistika konferenco en Pala, sen. Giorgio Silfer estis honorita per la diplomo “Academicus Ariste” pro interlingvistikaj meritoj, ĝis nun asignita al dek unu kleruloj fare de la Internacia Asocio de Interlingvistiko (IAI), prezidata de prof. d-ro Aleksander Duliĉenko en Estonio.
Unua prelega tago en la konferenco pri interlingvistiko, kiu disvolviĝas en Estonio, apud la fama universitata urbo Tartu, kadre de la 48aj Baltaj Esperanto-Tagoj, kun partopreno de fakuloj el diversaj landoj, sed publiko preskaŭ nur balta: litovoj, latvoj, finnoj kaj kompreneble estonoj.
La tradicia pikniko organizita de la Esperanto-societo “Sukceso” — Vraco, same kiel pasintjare, okazis sojle al la somera tempo, je 30 junio 2012.
La vendo de ligno el la propra parko kaŭzis profiton en la spezkalkulo 2011 de Kastelo Greziljono. Samtempe la buĝeto 2012 aspektas pesimisma pro la manko de eksteraj luantoj. Ambaŭ estis aprobitaj de la hieraŭa Asembleo de la societo, sed ne unuanime.
Uverture en la junia numero de 2012: “La florbranĉeto” de Hermann Hesse (en traduko de Christian Declerck).
Datrevene: Perla Martinelli pri Edmond Privat. Resumo de la bazo por kurso okaze de la 50-jariĝo de la forpaso de Privat.
Releginte du paĝojn el mia “Enkonduko al literatura kritiko”, (Someraj Universitataj Kursoj, 1978) Ralph Dumain sin demandas:
Post Fondumo Pro Esperanto, ankaŭ la (finance, ne laŭ nemoveblaĵoj) pli riĉa Esperantic Studies Foundation en aprilo ŝanĝis sian kupolon.
Marie-France Conde Rey, Konsulo de la Esperanta Civito, oficiale partoprenis hodiaŭ en la internacia konferenco pri nuntempa sklaveco, organizita de UNPO kadre de la EU-Parlamento en Bruselo. La kunsidojn prezidis s-ro Metin Kazak, bulgara parlamentano kiu estras la koncernan EU-komisionon.