Precizaj normoj por la parenca civitaniĝo
La definitive aprobita leĝo pri la familia juro okupiĝas ankaŭ pri onomastiko, sed unuavice ĝi pritraktas la proceduron por akiri la esperantan civitanecon danke al unuagrada parenceco.
La definitive aprobita leĝo pri la familia juro okupiĝas ankaŭ pri onomastiko, sed unuavice ĝi pritraktas la proceduron por akiri la esperantan civitanecon danke al unuagrada parenceco.
Post semajno ekos la kursoj de la Esperantologia Fakultato ĉe la Esperanto-Domo en Svislando. Ilin organizas Kultura Centro Esperantista, laŭ du plenaj studsemajnoj, dediĉitaj al tri studobjektoj: literaturo, historio kaj sociologio, trejnado al lingvotestado — ĉiam rilate al esperanto. Por la inaŭgura lekcio estas invitita prof. d-ro hab.
Esplorante pri la deveno de hungaraj popolkantoj, la eminenta kantistino Gabi Jobba (tragike forpasinta en 1983) malkovris ke multaj originis el poemoj, kaj ke ofte ilia aŭtoro estis Sándor Petöfi, la ĉefa poeto de la hungara romantiko.
La familiaj nomoj en Esperantio sekvas la patriarkan tradicion. Tio estas tuj konstatebla se temas pri vidvinoj kaj divorcintoj, kiuj konservas la familian nomon de la (eks)edzo. Tial longe ekzistis samtempe du Sinjorinoj Lapenna, kio certe havis sian efikon kiel ekzemplo en la esperanta socio.
Ĉi-semajne Giorgio Silfer liveris al la librofako de LF-koop sian trian poemaron, kiel proponon por la nova trijara laborplano, diskutota komence de 2009.
Universala Esperanto-Asocio ne deziras kunlabori kun Afrika Centro Esperantista.
Pli skandinava ol kutime estas la unua paĝo de “Heroldo de Esperanto”, ĉar Svedio grave situis en la eventoj de la tri semajnoj 22 junio — 11 julio 2008: la ĉeesto de nia literaturo en la tradukarta kongreso WALTIC en Stokholmo kaj la krizo de ILEI (kun sveda kasisto) estas je la du ekstremoj, pozitive kaj negative.
La revuo “Femina” daŭre estas la plej grava servo de Feminisma Esperanta Movado: tion konstatis unuanime la ordinara Asembleo de FEM en Bruselo, 25 julio 2008, ĝojante por la regula aperado kaj altnivela enhavo de la periodaĵo. Rimarkindaj estis ankaŭ la prezento fare de sen. Perla Martinelli, ĉefredaktoro de “Femina”, okaze de la ĵurnalista kongreso en Vilno, kaj la prelego de sen.
Irandevena zoroastrano, studanto pri fiziko, loĝanta en Kanado, Beĉjo praktikas akribion pri alies nomo, sed kaŝas la sian. Lastatempe Beĉjo publike komentariis pri la tibeta situacio, mokante komunikon de nia novaĵagentejo:
En sintonio kun k-do Renato Corsetti (kaj kun la UEA-estraro, vidu la asignon de Premio Deguĉi), ankaŭ la fina rezolucio de la Internacia Kolektivo de Esperantistoj Komunistoj (IKEK) subtenas Pekinon kontraŭ Dalai-Lamao kaj liaj partianoj.
Premio Onisaburo Deguĉi estis starigita en la Jubilea Jaro 1987 per donaco de Oomoto por ĉiujare premii agadon, kiu pere de Esperanto antaŭenigas la internacian amikecon kaj solidaron en la spirito de Lazaro Ludoviko Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi. Pri la ricevanto de la Premio decidas la Estraro de UEA. La Premio konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.
La Forumo, nome la dua branĉo de la Parlamento de la Esperanta Civito, dediĉis sian ordinaran sesion 2008 precipe al la Honortago pri Amikejo, kiu disvolviĝis voste al la asembleo, hodiaŭ en Bruselo.