Familia juro, Tibeto, klimato en la Senato
La Senato de la Esperanta Civito aprobis la leĝon pri la familia juro, kiu komplementas aŭ anstataŭas diversajn normojn en la Svisa Civila Kodo, kiu daŭre estas ĝia referenco.
Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj kondamnis la opinion de la prezidanto de UEA, d-ro Renato Corsetti, pri la invado de Tibeto fare de Popola Ĉinio. En sia rezolucio, IKEL paŭsas argumentojn el pli frua deklaro de la Konsulo. Jen la teksto:
Hodiaŭ ekas la Somera Universitato pri Geopolitiko ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono. Inter la invititaj prelegontoj estas du ambasadoroj kaj tri membroj de PEN Internacia: bedaŭrinde ne ĉiuj ĉeestos, pro subitaj engaĝoj, sed ekzemple c-ano d-ro György Nanovfszky liveris tre interesan tekston pri la situacio kaj evoluo de eksa Sovetunio.
La Konsulo alportos oficialan saluton de la Esperanta Civito al la baldaŭa kongreso de la mondfederistoj, laŭ invito de la kongreso mem. Akceptante la inviton, la Konsulo rimarkis ke li “celas kontribui al la politika debato, nome de la esperanta popolo: oni ne atendu de mi la kutiman varban paroladeton pri la facileco kaj tutmondeco de la lingvo”.
Kooperativo de Literatura Foiro ĝojas informi kiel eldononto, ke progresas la verkado de “Historio de la esperanta literaturo”, fare de prof. Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. La verko ampleksos probable 500 paĝojn, kaj estos eldonita paralele al du antologioj: unu pri novelaro kaj alia pri poezio originale en esperanto, kiuj referencos al la unua verko kaj komplementos al ĝi.
Kara Renato,
Morgaŭ finiĝos la kongreso kaj komenciĝos la postprezidanteca epoko de via esperantista vivo. Mi ne preterlasas ĉi tiun okazon por gratuli vin pri via prezidanteco. Vi faris multegon por Esperanto kaj por UEA kaj neniu malsamopinio inter ni povas forviŝi tion. Vi plene meritas lokon en la galerio de la grandaj esperantistoj en la historio de UEA.
Post semajno, okaze de la asembleo de Esperanta PEN-Centro, estos diskonigita ankaŭ al la publiko la nomo de la esperantlingva verkisto kiun la Esperanta PEN kandidatigis al la literatura Nobel-premio 2007, kune kun la itallingva Umberto Eco.
“Sankta Laŭrenco, mi scias kial tiom da steloj tra l” aer” trankvila arde falas…” verkis la itala poeto Giovanni Pascoli okaze de la Deka de Aŭgusto.
Per la suba salutmesaĝo, aperonta en la kongresa kuriero “Jokohamo ondas”, unuafoje d-ro Probal Dasgupta sin adresas al la esperantistaro kiel UEA-prezidanto.