Presita la aŭgusta numero 330 de "Literatura Foiro"
Baldaŭ hejme de sia fidela legantaro, la aŭgusta numero 2024 de Literatura Foiro (330, 55a jaro) proponas, kiel kutime, alloge buntan menuon. Ĝin inaŭguras fama uvertura poemo de la 16-jara Arthur Rimbaud, per traduko de Kálmán Kalocsay. Poezio gastas lirike ankaŭ per Minosun, humure per Carlo Minnaja, traduke per la maltano Ĝiorĝ Pisani, esperantigita de Carmel Mallia.