La Senato sin esprimos pri Palestino
La nuna Konsulo, sen. Giorgio Silfer, ne faros publikan deklaron pri Palestino, male ol okazis en marto 2003 pri la baldaŭa milito en Irako, fare de la tiama Konsulo, sen. Walter Zelazny. Laŭ c-ano Silfer hodiaŭ ekzistas nek la sama urĝo nek la sama specifeco de 2003.