Inaŭgurita la verkistara mondkongreso
HeKo 333 7-B, 5 jul 07
Hodiaŭ la prezidento de Senegalio, Abdoulaye Wade, inaŭguris la 73an PEN-mondkongreson en Dakaro, dediĉitan al la ĉeftemo: “La vorto, la mondo kaj la homaj valoroj”. La nunan kongreson nature karakterizas la pli granda ĉeesto de afrikanoj, kiuj povus per siaj voĉoj decidi pri la orientiĝo de la Asembleo de la delegitoj.