Aperis itallingva antologio de la esperanta poezio
Carlo Minnaja kaj Nicolino Rossi kompilis itallingvan antologion de la esperanta poezio, kompreneble laŭ la propraj gustoj. Pri la enhavo nur ili responsas, kvankam pluraj helpis por la italigo kaj la Esperanta PEN-Centro donis sian aŭspicion, eĉ ne konante la indekson de la libro, ĵus publikigita ĉe neesperantista eldonejo.