En Perugia KCE reprezentis nian lingvon
Post du monatoj aperos en la retejo de Konsilio de Eŭropo la nova, modifita teksto de la aplika manlibro por KEFR, al kies redakta laborgrupo kontribuis, por esperanto, la lernejo kaj lingvotestejo Kultura Centro Esperantista, komisiita de la Esperanta Civito.