Esperantologio kaj ekzamenoj en Andaluzio
Andaluzia Esperanto-Unuiĝo kaj Kultura Centro Esperantista memorigas pri la unua Andaluza Esperantologia Semajnfino, en Malago 14-15 novembro 2009.
Andaluzia Esperanto-Unuiĝo kaj Kultura Centro Esperantista memorigas pri la unua Andaluza Esperantologia Semajnfino, en Malago 14-15 novembro 2009.
Ne en la kuirejo, sed en la vivoĉambro de la loĝejo de ges-roj Matthias en Wiesbaden (Germanio) hodiaŭ estis fondita la nova partieto Unu-Mondo, al kiu aliĝis ankaŭ kelkaj personoj kiuj havas la esperantan civitanecon: du el ili eĉ eniris la estraron.
Post Suzanne Bourot ankaŭ Serge Sire eksiĝis de Societo Yvonne Martinot, posedanta la (iam multe pli) internacian staĝejon “La Kvinpetalo” en Francio. La eksiĝo estis anoncita dum la hieraŭa eksterordinara Asembleo de SYM, kiu interalie akceptis aĉeti de li (je duona prezo) la nemoveblaĵon venditan de Bourot al Sire antaŭ tri jaroj.
Hodiaŭ c-ano Leen Deij, eksa kortumano, festis sian naŭdekan datrevenon en la propra hejmo apud Roterdamo, kune kun esperanto-geamikoj. Interalie ĉeestis tri gesenatanoj: Perla Martinelli el la majoritato, Nelly Holevitch el la minoritato kaj la Konsulo, Giorgio Silfer.
Sen. Chamberline Nguefack Zedong, vickonsulo pri socialaj aferoj kaj tria mondo, gastas dum ĉi tiuj tagoj en Niĝerio. La gecivitanoj de EFEN (landa asocio de UEA aliĝinta al la Pakto) renkontas ŝin ĉe la prezidanto, c-ano Prince Henry Oguinye.
La eventoj en Centra kaj Orienta Eŭropo antaŭ dek jaroj estas unu el la akcentoj en la oktobra numero 241 de “Literatura Foiro”: la organo de la Esperanta PEN-Centro aperigas la intervenojn de la slovena verkisto Tone Perŝak kaj lia norvega kolego Kjell Olof Jensen prezentitajn dum la PEN-konferenco en Bled, pri la ĉeftemo “La tempo de la libereco”.
“Esperantio pensigas min pri la Esperanta Civito, kiu estas alio ol Esperantujo. Kaj sendepende de la Civito, mi perceptas Esperantion kiel konkretan regnon, kaj Esperantujon kiel ion spiritan, kiel iun Ĉielan Regnon (kiun ne regas iu ajn Cezaro). Simile la Patrujo ne nepre koincidas kun iuj ajn administraj limoj” asertas ruslingva akademiano.
La Komitato de Kultura Centro Esperantista, kunveninta hieraŭ en Ĉaŭdefono, konstatis kun ĝojo la progresojn de la kulturcentro, ĉu pri la statuta aktiveco ĉu pri la renovigo de la nemoveblaĵo.
La dua lingvotesta sesio en Hispanio laŭ la Komuna Eŭropa Framo de Referenco okazos en Andaluzio 15 novembro 2009, fine de la Andaluza Esperantologia Semajnfino. La ekzamenoj koncernos la nivelojn A2, B1, B2 kaj C1; ekzamenontoj: gec-anoj d-ino Perla Martinelli kaj d-ro Giorgio Silfer. Kandidatoj bonvolu anonci sin ĉe sen. Julio Herrero en Malago.
En la lasta numero de “Heroldo de Esperanto” (2144, 12:2009) reflektoroj al lingvopolitiko, koincide kun la Eŭropa Tago de Lingvoj, sed ne nur: el Strasburgo, Berlino, Stokholmo, Bratislavo kaj Budapeŝto venas pluraj gravaj novaĵoj — foje bonaj, foje ne. En la unua paĝo, pensiga ankaŭ la informo de prof. d-ro Humphrey Tonkin pri la stato de Esperantic Studies Foundation.
KonKorDo (“kongresa korespondunuo”), konsistanta el la prezidantoj de Scienca Instituto Zamenhof, de Kultura Centro Esperantista kaj de Hilelista Esperanto-Komunumo, unuanime opinias ke en 2011 indus alia simpozieca renkonto, prepare al la kongreso de 2014.
Hodiaŭ la Asembleo de la delegitoj de PEN Internacia (kie la esperanto-literaturo estas reprezentata de c-anoj Giorgio Silfer kaj György Nanovfszky) elektis John Ralston Saul kiel internacian prezidanton, post sesjara ofico de Jiří Gruša.