Pri esperantisto kondamnita je morto
Hieraŭ Komitato Armand partoprenis per propra reprezentanto en la jarkunveno de la Amikaro de N. I.
Hieraŭ Komitato Armand partoprenis per propra reprezentanto en la jarkunveno de la Amikaro de N. I.
Atingis la abonantaron la marta numero de “Femina”, organo de Feminisma Esperanta Movado, eldonita de LF-koop. Ĝi estas la 13a numero de la trimonata revuo, regule aperanta ekde 2005, nuntempe sub la ĉefredaktado de sen. Perla Martinelli.
PEN Internacia nuligis la regionan latin-amerikan konferencon, kiu devus okazi post kelkaj tagoj en Bogoto. Al la ĉefurbo de Kolombio estas kunvokita la PEN-mondkongreso en septembro, sed la situacio povas konduki al plia nuligo.
Serenan Okan de Marto al ĉiu Esperantianino! kaj specife al Feminisma Esperanta Movado, prezidata de sen. Marie-France Conde Rey, nia Vickonsulo.
Omaĝe al niaj legantinoj, la ĵus aperinta marta numero de la revuo “Femina”, chefredaktita de sen. Perla Martinelli, estos sendita senpage al ĉiu persono kiu petos ĝin tra nia redakcio.
Ĉi-semajne aperis informo pri leĝopropono prezentita en la Neŭŝatela Respubliko, unu el la svisaj kantonoj, kie situas urbo Ĉaŭdefono, kun kelkaj famaj esperantistaj institucioj kaj unu neesperantista sed interlingvistika (sekcio de la urba biblioteko).
La Kapitulo de la Esperanta Civito havis sian unuan ordinaran kunvenon ĉi-jaran, 24 februaro 2008 ĉe la Esperanto-Domo en Svislando, kvorume kaj sub la prezido de la Konsulo.
Per letero adresita al la sekretario de la Esperanta PEN-Centro, sen. Ljubomir Trifonĉovski, kaj alia adresita al la revuo “Literatura Foiro”, d-ino Marjorie Boulton ĵus akceptis la kandidatigon, fare de la Esperanta PEN, al la literatura Nobel-premio.
“Le Monde diplomatique” en esperanto aperigis tre interesan analizon de la talenta ĵurnalisto Vilhelmo Lutermano pri la stato de Esperantio, kun aparta atento pri tri subjektoj: UEA, SAT, Esperanta Civito. La analizo estas sobra, foje eĉ draŝa.
S-ro Andy Künzli, kvankam tra neĝusta adreso, komunikis komentarion al HeKo 346 7-A. Lia komentario kondensiĝas en la sekvaj frazoj:
PROGRAMO
DE ESPERANTISTA DOMO DE KULTURO “D-RO IVAN KIRĈEV” — RAZGRAD (BULGARIO)
6 marto 2008: Lokaj poetinoj gastas al la esperantistoj okaze de la Internacia Virina Tago
27 marto 2008: Jara Asembleo de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”
16 aprilo 2008: Cent jaroj de UEA (prelego)
Laborgrupo pri la studmaterialo prepare al lingvotestado laŭ LTSEC diligentis ĉi-semajnfine en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono. Partoprenis gecivitanoj el Francio, Germanio, Italio, Kroatio, Svedio kaj Svislando, kiuj analizis la proponaron de sen. Conde Rey kaj Martinelli, kune kun la Konsulo kaj kun la Vickonsulo pri edukado.