Internacia Tago de Teatro, 2011
La Internacia Tago de Teatro, 27a de Marto, estas bona okazo por informi pri novaĵoj en la kampo de la esperanta teatrokulturo.
Enpaĝigita estas la dua parto de “Teatro sen lingva bariero”, en kiu Belka Beleva rakontas pri Bulgara Esperanto-Teatro depost 1987. Oni serĉas eldoniston por la libro pri la dua periodo de nia plej longe ekzistanta profesia teatra trupo.