ALTE-laborgrupoj pri KEFR kaj enmigrintoj
La vintra sesio de la laborgrupoj de ALTE (Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo) ĉe la universitato de Vilno dum ĉi tiuj tagoj estis dediĉita precipe al KEFR (Komuna Eŭropa Framo de Referenco) kaj al enmigrintoj. En ambaŭ laborgrupoj nia lingvo estis reprezentata de Kultura Centro Esperantista, kun ĉeesto de la nuna prezidanto.