Kio estas organize nova en Roterdamo?
HeKo 589 7-A, 7 jan 16
La komenco de 2016 proponas du organizajn novaĵojn en Roterdamo, ĉe la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio. La malpli grava el ili estas la alveno de nova direktoro, kiu vintrofine transprenos plene la oficon de la pensiiĝonta Osmo Buller.