Kio estas Afrika Centro Esperantista?
Afrika Centro Esperantista (ACE) naskiĝis fine de aŭtuno 2005 en Lomeo kiel rekta daŭriganto de “Afrika Agado” de Hans Bakker. Ĝis 2004 s-ro Bakker kaj liaj afrikaj kunlaborantoj (unuavice c-ano Koffi Gbeglo) aktivis kadre de Universala Esperanto-Asocio.