Manlibro pri instruado meritas kritikadon
Ekzistas du antinomiaj konceptoj rilate al la homaro: la eduka kaj la eksterma. Laŭ la unua, la bona instruisto estas tiu kiu sukcesas klerigi ĉiun lernanton kaj perdi, aŭ izoli, neniun. Laŭ la dua, ne indas eduki ĉiun, prefere selekti kaj (se temas pri hitlerismo kaj stalinismo) ekstermi ilin, jen per gaso jen per “reedukado” en bagno.