La milito en Ukrajno fosas sulkon inter UEA kaj TEJO
La deklaro aprobita de la Komitato de TEJO, kun klara kondamno pri la invado de Ukrajno fare de Rusio, distancigas la Junularan disde la Universala, ĝia adopta patra organizo ekde 1957. Siavice, per gazetara komuniko de prezidanto Duncan Charters kaj letero al UN de prof. Humphrey Tonkin, UEA alprenis tute alian pozicion.