AKSO (aso?) en la maniko de Roterdamo
Administra Komuna Sistemo Organiza (AKSO) estas la nomo de la softvaro sur kiu baziĝas la preparata nova retejo, celanta plenan aŭtomatigon de la laboro en la Centra Oficejo de la Universala. Ĝi rezultas el kunlaboro inter UEA kaj TEJO, kiuj subskribis kontrakton en marto 2019, kun la devontigo liveri la pretan sistemon en novembro 2020.