En Ameriko enreta ne signifas enrajtan
Grava jura precedento en Argentino, rilate aŭtorajn rajtojn en la reto. Tribunalo monpunis je ducent mil pesoj (ĉ. 35.000 eŭroj) la proprietulojn de la portalo Taringa, pro malrespekto de kopirajtoj. Taringa ebligis la deŝuton de protektataj verkoj, kaj pluraj eldonejoj denuncis ĝin. Ĉi tiu retejo estas unu el la plej popularaj en la mondo inter la hispanlingvaj.