Sen. Rooke vizitis Beninon, Ganaon, Togolandon
Sen. Dieter Rooke revenis el vojaĝo en Benino, Ganao, Togolando, akompanate de sia filo, c-ano Ciril Läng. Li ne veturis kiel reprezentanto de la Esperanta Civito, sed kiel vicredaktoro de “Heroldo de Esperanto” (kiu ne estas ties oficiala organo). Multaj fotoj kaj raportoj aperas en la redaktata afrika numero de HdE.