La plej rekta vojo por helpi Afrikon
“Via servado (transporto, organizado, konsilado) donis bonan rezulton. Mi ĝojas pro tiu sukcesa kunlaborado. Estus domaĝe riski kaj eventuale perdi la ĝisnunan resaniĝon de Faraja. Mi faru do la lastan paŝon.
“Via servado (transporto, organizado, konsilado) donis bonan rezulton. Mi ĝojas pro tiu sukcesa kunlaborado. Estus domaĝe riski kaj eventuale perdi la ĝisnunan resaniĝon de Faraja. Mi faru do la lastan paŝon.
Kun kelktaga prokrasto kompare kun la anoncita dato, la 30an de aŭgusto je la deka matene en la Domo de la Nacioj en Budapeŝto okazis la memortago dediĉita al István Szerdahelyi (1924[1949]-1987). La solenaĵon partoprenis kvindeko da personoj, inter kiuj la gefamilianoj de prof. Szerdahelyi.
Kiel jam skribite aliloke, kaj plej detale prezentite dum mia prelego okaze de la unua Simpozio pri Homaranismo (legote en la unua numero de “Homarane”), raŭmismo ne estas ideologio, sed metodo. Kiel metodo ĝi influas ankaŭ historiografion, specife la esperantan.
“Jen nenio, kaj tenu tion forte”: tiel resumiĝas la respondo de iu meznivela ĉefburokrato (Cláudio Soares Rocha, Direktoro pri Historia Dokumentado) de la brazila prezidento Lula da Silva al la letero de la UEA-prezidanto Probal Dasgupta, pri kiu multaj esperantistoj ne sciis ĉu ridi aŭ plori.
La Internacia Tago por la Alfabetigo hodiaŭ revenis kiel ĉiujare, kun sia fasko da statistikoj pri la analfabetismo en la mondo: aparte gravaj en la evolulandoj, sed pli kaj pli rimarkindaj ankaŭ en la “prospera nordo”.
Al la Plenum-Komitato de SAT
ĉe la prezidanto
Jacques (Jakvo) SCHRAM
Hof ter Bekerstraat 49
BE-2018 Antwerpen
Kazo Rooke — Zavadlav
Estimata,
Laŭ mesaĝo datita 13.8.2009 el la retadreso de SAT sed sen indiko pri la responsa sendinto, Etel Zavadlav estas eksigita de la asocio.
Akurate aperis la aŭtuna numero 2009 de “Femina” (19a en la kolekto, jam ĉe la kvina jaro), la “revuo en esperanto ne nur por virinoj” ĉefredaktata de sen. Perla Martinelli, kiu prizorgas ankaŭ la grafikon, helpe de s-ro Rolf Ernst por la kovropaĝoj. La redaktado kaj la enpaĝigo okazas en Svislando, dum la preso kaj ekspedo en Bulgario.
Ni jam raportis pri la rezulto de la lasta baloto pri la landnomoj en la Akademio de Esperanto, kiu definitive aprobis la uzon de la sufikso -I- por landnomoj gente derivitaj. Efektive tiu baloto pruvis ke la UJ-anoj en la Akademio estas nur kvin el kvardek kvin membroj.
Hodiaŭ la legacia korespondantino por Alta Italio, s-ino Mariangela Varese, renkontis la direktoron de la biblioteko ĉe la lingva fakultato de universitato IULM en Milano, d-ro Giovanni Moscati. La biblioteko gastigas la bibliotekon de interlingvistiko de Itala Interlingvistika Centro.
La 61a kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio okazonta en Vraca venontsemajne, 4-6 septembro 2009, pasos sub la slogano “Esperanto en Vraca pli ol centjara”. La pruvitaj unuaj spuroj de la loka komunumo en la urbo datiĝas de 1908. En la regiona muzeo estas konservita poŝtkarto de L. L. Zamenhof al Ivan Krestanov, kiu komence de la pasinta jarcento estis instruisto en la urba gimnazio.