Nia literaturo en la PEN-mondkongreso 2022
La delegacio reprezentanta la esperanto-literaturon ĉe la PEN-mondkongreso en Upsalo, 27 septembro — 1 oktobro 2022, konsistos el Giorgio Silfer kaj Leif Nordenstorm: ĉi-lasta mem rezidas en la sveda urbo, dum c-ano Silfer estas kandidatigita de la Esperanta PEN kaj de la abonantaro de “Literatura Foiro” por la literatura Nobelo (post la forpasoj de William Auld kaj Marjorie Boulto