Nova eldono de furora lernolibro
Ĝi havas pli ol kvardek jarojn, sed ĝia originala didaktika formulo restas daŭre aktuala, kun multaj miloj da ekzempleroj venditaj. Temas pri “Paŝoj al plena posedo” de William Auld, interalie rekomendinda por prepari sin al B.2-nivela lingvotestado, laŭ la Komuna Eŭropa Framo de Referenco.