Giorgio Silfer en Burundio helpe al AEI
La Tanganika Esperanto-Domo, sidejo de Afrika Esperanto-Instituto, konstante funkcios ĉi-monate, danke al la ĉeesto de sen. Giorgio Silfer kaj al la helpo de lokaj stabanoj, unuavice c-ano Lucien Kagina.
La Tanganika Esperanto-Domo, sidejo de Afrika Esperanto-Instituto, konstante funkcios ĉi-monate, danke al la ĉeesto de sen. Giorgio Silfer kaj al la helpo de lokaj stabanoj, unuavice c-ano Lucien Kagina.
Direktivo Rogora pri Komuna Integrita Biblioteka Sistemo (KIBS) estis aprobita de la Forumo en 2007. Sep jarojn poste ĝi ricevis amendon, per la transloko de la pilota biblioteko el Milano (IULM) al Budapeŝto (OIK), kun ĉefa responso ĉe Fajszi Amika Rondo anstataŭ Itala Interlingvistika Centro.
Eŭropa Unio pere de siaj kanaloj financadas junularajn organizojn, principe por projektoj kadre de Erasmus Plus (insiste prononcata laŭ la angla, anstataŭ latina: plAs). Relative granda sumo tamen kovras administrajn kostojn, eŭfemismo signifanta salajron aŭ honorarion.
Forta kresko de la enspezoj pro luigoj en la “svisa akso” de la Esperanta Civito (KCE, LF-koop kaj federitoj) dum 2021. Ekster Svislando la Esperanto-Domo en Andaluzio enspezadis la samon de 2020 (sen luigo al turistoj), dum la kostoj pro la Esperanto-Domo en Burundio respektive la orienta legacio en Hungario malkreskadas, pro la konstanta senvaloriĝo de la lokaj valutoj.
La Esperanta Civito atingos en 2022 la dudekan datrevenon de la kompletigo de sia strukturo, per la inaŭgura sesio de la unua Parlamento (Loklo, 25-26 februaro 2002). Oni povas diri ke la subjekto jam adoleskas, kaj kiel ĉiu adoleskanto travivas gravajn evoluŝtupojn en sia kresko: kaj ĉiu ŝtupo prezentas defion.
Novaj aktivuloj estas formotaj en Buĵumburo, fare de Afrika Esperanto-Instituto, dum staĝo planita en la Tanganika Esperanto-Domo dum januaro 2022. Necesas du bibliotekistoj/ arkivistoj, tri lingvotestistoj kaj pliaj afrikaj kadroj por la Esperanta Civito. Ili aldoniĝas al la nunaj vicadministranto de AEI, ekonomo kaj kortisto de la Domo.
“La Ondo de Esperanto” fare de sia vicredaktoro Pawel Fischer-Kotowski intervjuis c-anon Giorgio Silfer, kadre de la tradicia jarfina ronda tablo. Jen lia respondo al la unua demando: 1. Kiu(j) Esperanto-evento(j) en la pandemiaj jaroj 2020-2021, laŭ via opinio, estas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?
Fajszi Amika Rondo kaj Esperanta PEN-Centro rekomendas viziti la enhave kaj muzeologie tre interesan ekspozicion pri la romano “Edes Anna”, de Dezso Kosztolanyi, en la nacia literatura muzeo de Budapeŝto (unu el la plej bonaj en Eŭropo). Kosztolanyi, kunlaboranto de la revuo “Nyugat”, estis amiko de Karinthy: ambaŭ sinceraj esperantanoj.
Sen la individuaj kotizoj la Universala ne povus ekzisti: ili konsistigas duonon de la jara enspezado, proksimume. Tamen la individuaj membroj “kontrolas” nur dekonon de la Komitato, per kelkaj B-komitatanoj.
La felietono pri la roterdama domo de la Universala eble atingas (antaŭ)lastan ĉapitron. La Komitato de la Asocio estas debatanta (kaj jarŝanĝe balotos) pri la propono: “La Komitato de UEA decidas, ke okaze, ke la Komitato decidos vendi la oficejan domon, tiu decido devos esti konfirmita de la membraro en Ĝenerala voĉdono”.
Laŭ peto de la orienta legacio de la Esperanta Civito, Kultura Centro Esperantista organizis hodiaŭ lingvotestan sesion en Budapeŝto. Fakte ĝi estis la unua en Hungario, kie KCE planas duan jam en marto 2022.
La ekzamenon sukcese trapasis c-ino Ĥadiĝa Alieva, kiu atingis la diplomon por la nivelo B1 laŭ LTSEC. Ekzamenis gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.
Malpermesante lastminute ĉian kunvenon de pli ol dek personoj, la aŭtoritatoj de Germanio (kaj de aliaj landoj) implice agnoskas ke la vakcinoj vanas. Du vakcinadoj, plus verda karto, plus testo plus diplomo laŭ la budapesta ekzameno ne sufiĉas por partopreni en la Novjara Renkontiĝo de EsperantoLand, kiu konsekvence estas nuligita.