Literatura Foiro 300 donace kaj bunte tra la reto
“Literatura Foiro” n-ro 300 (aŭgusto 2019, 64-paĝa) estas jam presata, kun admirinda akurateco kiu ŝajnas nesuperebla.
“Literatura Foiro” n-ro 300 (aŭgusto 2019, 64-paĝa) estas jam presata, kun admirinda akurateco kiu ŝajnas nesuperebla.
Surpriza rezulto en la baloto por la Komitato de Universala Esperanto-Asocio: prof. Duncan Charters, kiu kandidatas kiel prezidonto de la Asocio, ne estis elektita. La individuaj membroj partoprenintaj en la baloto verdiktis favore al tri elirantaj estraranoj (Emilio Cid, Lee Jungkee kaj Alex Kadar), plus TEJO-reprezentanto Michael Boris Mandirola kaj eksdirektoro Osmo Buller.
En perfekta akurateco aperis la papera eldono de “Heroldo de Esperanto”, numero 2298 (julio 2019). La informilo de Kultura Centro Esperantista proksimiĝas al la centa jaro per intera jubileo: la 2300a numero, sama nombro kiel la poŝta kodo de Ĉaŭdefono.
La estraro de Universala Esperanto-Asocio ekde la pasinta decembro planis maldungi, parte aŭ plene, kvin oficistojn en Nieuwe Binnenweg 176. La informo fariĝis universala nur komence de aprilo 2019, sed jarfine 2018 okazis kurioza incidento, kvazaŭa anekdoto.
“Kvankam 2018 estis «relative» bona jaro, la asocio daŭre havas gravan strukturan deficiton, kiun la venonta Estraro devas fronti”. Per tiu ĉi lakona frazo finiĝas la tre konciza financa raporto de Universala Esperanto-Asocio, ĵus liverita al la Komitato.
Laŭ la sovetia procedo kiu karakterizas la elektojn en Universala Esperanto-Asocio, kun monata fruo estas jam divenebla la konsisto de la nova estraro de la Asocio.
La Konsulo renkontis hodiaŭ en Stokholmo diversajn aktivulojn, unuavice la legacian asistanton, Bertil Nilsson. Kun ili kaj kun la vickonsulo pri informado okazis konsultiĝo pri diversaj projektoj.
Interalie c-ano Nilsson okupiĝos pri la svedigo de la verko “Konciza kultura historio de la esperantlingva komunumo”. La eldono estos preparata kunlabore kun Esperanta PEN-Centro.
Japana entrepreno ĵus lanĉis kartunludon, kie en imagita universo la ludanto povas daŭrigi nur se iom post iom li lernas esperanton. En la ludo oni imagas ke la ĉefludanto estas knabino, kaj ke ŝi ricevas helpon de kartuna knabino, kiu scipovas kaj la japanan kaj esperanton.
Laŭ la informoj oficiale donitaj, Universala Esperanto-Asocio akumulas deficitojn ĉiujare: por 2018 estus ĉ. 150.000 eŭroj.
La KoKuSo de la Verda Listo decidis rekandidatigi ĉiujn senatanojn kiuj partoprenis almenaŭ unu parlamentan sesion dum 2017-19. Ili estas (laŭ alfabeta vico): Kokou ATTAGLO, Marie-France CONDE REY, Julio HERRERO, Riichi KARIBE, Miroslava KIROVA, Franco LEVI, Frederiko NIMUBONA, Giorgio SILFER. Du el ili (sed neniu el la eksaj konsuloj) estos la ĉefkandidatoj.
Post la Verdanoj, ankaŭ la Blankanoj starigis sian Komitaton Kunordigan kaj Subtenan por kandidatlisto, okaze de la ĉi-jaraj elektoj al la Senato de la Esperanta Civito. Ĝi konsistas el tri elirantaj gesenatanoj, preskaŭ certe rekandidatigotaj: Anna Bartek, Mushosi Birindwa kaj Georgi Mihalkov.
La eldonejo Praxis en Meksiko estas enpaĝiganta la duan verkon de Giorgio Silfer, originale en la hispana. Post la longa eseo “Breve historia cultural de la comunidad esperantófona” la nova libro enhavas fikcian prozon. Temas pri du longaj rakontoj, el kiuj unu ankoraŭ polurota, kun la helpo de majstro Carlos Lopez, okaze de baldaŭa restado en Cuernavaca.