Naturamikaro pri la milito en Ukrajno
Naturamika Internacio (NAI) el Vieno firme kondamnas la invadon de Ukrajno fare de la Rusa Federacio. Tiu ĉi atako estas malakceptebla lezo de la internacia juro kaj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, kiu postulas de siaj membroŝtatoj la rezignon pri la uzo de forto kontraŭ la teritoria integreco kaj la politika sendependeco de ĉiu ŝtato. La invado estas nek provokita nek pravigita.