Hungara gimnazio je la nomo de Kalocsay
En Hungario ĉiu gimnazio permesas la instruadon de esperanto, sed kiom da mezlernejoj realigas tion? Ja malpli ol la fingroj de unu mano: esence tio dependas de la ekzisto de taŭga instruisto.
En Hungario ĉiu gimnazio permesas la instruadon de esperanto, sed kiom da mezlernejoj realigas tion? Ja malpli ol la fingroj de unu mano: esence tio dependas de la ekzisto de taŭga instruisto.
Dum la bjelostoka UK sen. Dieter Rooke, membro de UEA kaj de SAT, kunigis 144 subskribojn je propono por komuna kongreso de SAT kaj UEA. La proponon li sendis al la estraroj de la du asocioj, el kiuj UEA respondis per letero de sia vicprezidanto Claude Nourmont (mem SAT-ano) al la Plenum-Komitato, 24 septembro 2009.
La Vickonsulo de la Esperanta Civito, sen. Marie-France Conde Rey, faros oficialan viziton en Burundio, inter la 3a kaj la 13a de januaro 2010. La ĉefa celo de la vizito estas esplori la cirkonstancojn pri la starigo de la Civito de la Paco, en 25-hektara teritorio donacita de la burundia ŝtato al SIPU, establo aliĝinta al la Pakto.
Serĉante taŭgan sidejon por realigi parton de sia aktiveco, al la dek du Komitatanoj de la kooperativo posedanta Greziljonon Feminisma Esperanta Movado sendis, komence de oktobro 2009, proponon por plurjara luado de la kastelo plus unu hektaro ĉirkaŭ la konstruoj.
Kvankam post kelkaj semajnoj kaj ne nur tagoj, tamen plenumiĝis la prognozo kiun ni faris la 9an de oktobro: pacifistoj hodiaŭ bedaŭras ke la Pac-Nobela premiito Barack Obama decidis sendi pliajn tridek mil militistojn al Afganio.
Omaĝo al Ivo Lapenna okaze de la centa datreveno de lia naskiĝo estis la ĉefplado de la tago kun nefermitaj pordoj, ĉe la sidejo de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo, 28 novembro 2009: Ivo Lapenna, la konstruinto de la moderna UEA kaj ĝia rekorde daŭra estrarano ekde 1938 (tiam Internacia Esperanto-Ligo).
“Mi estas kontenta pri la 19a jarkunveno de la [germana] Societo por Interlingvistiko (GIL), ĉar mi lernis multon, kaj ĉar venis pli da junaj homoj ol kutime, precipe studentoj el Leipzig” komentarias d-ro Detlev Blanke, fine de la konferenco kiu arigis kvardekon da fakuloj el kvin landoj, en Berlino 27-29 novembro 2009.
La decembra numero (242) de “Literatura Foiro” omaĝas interalie al grava kultura evento, tamen neglektita: antaŭ duona jarcento estis fondita la drama grupo ĉe la Studenta Esperanto-Klubo en Zagrebo. Fakte neniu amatora teatra ensemblo en nia lingvo daŭris tiel longe; samtempe ĝi estas ankaŭ la plej longdaŭra amatora teatro en la kroata ĉefurbo, entute.
Post maloftigo de la elsendoj en nia lingvo, tuj antaŭ la Universala Kongreso en Bjalistoko, Pola Radio lastatempe fermis sian monujon: la rimedoj por la programproduktado estis grave limigitaj kaj en la lasta periodo estis ĉesigitaj la honorarioj por la kunlaborantoj. Tio signifus, ke la esperanto-redakcio de Pola Radio nuntempe konsistus nur el bonvoluloj.
Virtuala komunumo kun alta deliktorisko, Ipernity blokis la konton de la prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, Pedro Hernández, pro la akuzo de ekshibiciismo. Pedro Hernández estis devigata forigi siajn fotojn (pro kiuj pluraj en Hispanio moke kromnomis lin “el tío croqueta”…).
Vi partoprenis en unu el la Esperantologiaj Semajn(fin)oj en Afriko, Ameriko aŭ Eŭropo, organizitaj partere de Kultura Centro Esperantantista. Aŭ/kaj vi diplomiĝis en C-grado per la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito. Tre ofte (sed ne nepre) vi havas la esperantan civitanecon.
Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” kaj Esperanto-societo “D-ro L. L. Zamenhof” Razgrad invitas al la Zamenhofa semajno, dediĉita al la 150a naskiĝa datreveno de d-ro L. L. Zamenhof kaj la 25-jariĝo de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, 7-15 decembro 2009 en Razgrado (Bulgario), laŭ la suba programo.