Lingva Komitato esploras demandon de Civila Servo

HeKo 689 1-C, 1 sep 18

La Lingva Komitato de Esperantio, konsistanta el dek unu esperantologoj kiuj havas la esperantan civitanecon, estas esploranta demandon formulitan de la Civila Esperanta Servo, kiu estas difinanta siajn rangojn kaj simbolojn.
La demando koncernas la terminon por indiki specifan rangon en la triŝtupa hierarkio de la civilservantoj. La respondo estas atendata ĝis 15 septembro 2018.

En Budapeŝto la 49a pri la 49a

HeKo 688 7-B, 29 aug 18

Specifa koincido de nombroj en Budapeŝto, 20 septembro 2018: la 49a literatura kafejo estos dediĉita al la 49a jarkolekto de la revuo “Literatura Foiro”.
Ĉi-foje la gastoj estos la legantaro mem: Anjo Amika kaj aliaj abonantoj dialogos pri la kvar numeroj de LF eldonitaj ĉi-jare. Eblos sekvi la debaton per skajpo, ekde 18h15.

La septembra Heroldo estas presata

HeKo 688 6-B, 28 aug 18

Akurate kiel ĉiam, “Heroldo de Esperanto” (ekde 2018 posedata kaj eldonata de Kultura Centro Esperantista) atingis la naŭan numeron (septembro, 2288) kaj estas presata.
La numero estas parte dediĉita al la Universala Kongreso en Lisbono kaj al la Internacia Junulara Kongreso en Badajozo. Nature ĝi informas ankaŭ pri la ĵusa aktiveco de KCE.

KCE gastigos homaranan renkonton en 2019

HeKo 688 3-B, 17 aug 18

Disvolviĝis dum la nuna Esperantologia Fakultato de KCE la lekcioj de Francisko Degoul, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer, kiuj rilatis al la zamenhofa ideologio, rekte aŭ nerekte.
Dum konkluda debato estis sugestite organizi en 2019 ĉe KCE homaranan laboratorion, post preparo per diskutlisto. La celo estas respondi al la demando: kio efektive estas/us homaranismo?

Esperantaj ideologioj kaj kulturhistorio en KCE

HeKo 688 2-B, 14 aug 18

Ekde morgaŭ deko da studemuloj partoprenos en la semajna kursaro de la Esperantologia Fakultato ĉe Kultura Centro Esperantista. Esperantologio ne konas aĝlimojn: la aĝo de la estontaj esperantologoj varias inter 23 kaj 80 jaroj; iliaj ĉefaj eduklingvoj estas la bulgara, franca, hebrea, hungara, itala, kataluna aŭ rumana. Instruos Francisko Degoul, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.