Fiaskas la hungara referendumo pri azilpetantoj
La kvorumon ne atingis la referendumo organizita de la Orbán-registaro pri la azilpetantoj. La popolo estis demandita, ĉu Hungario devas akcepti la preskribon de Eŭropa Unio pri la akcepto de rifuĝintoj. La nepartopreno en la referendumo fiaskigis la baloton, same kiel povus okazi por la “ĝenerala voĉdonado” pri la statutreformo de UEA.