Kunfestas nia verda teatro
Hodiaŭ, 27 marto 2010 – je la Internacia Tago de Teatro, bona novaĵo ankaŭ pri kaj por nia verda teatro: estas preta la dua parto de “Teatro sen lingva bariero” de Belka Beleva. La daŭrigo de la libro (kies unua parto estis eldonita en 1987 ĉe Bulgara Esperanto-Asocio) aperos ĝis la jarfino sub la redaktora laboro de sen. Ljubomir Trifoncĉovski, profesia dramaturgo.