La dua Heroldo en 2009
Ĉu la Forumoj (ekonomia en Davoso kaj socia en Brazilo) elĉerpis sian rolon? Medito de sen. Giorgio Silfer kaj rekta atesto de sen. Dieter Rooke.
Scienca Instituto Zamenhof kaj Kultura Centro Esperantista bonvenigas al la unua Simpozio pri Homaranismo, okazonta en Ĉaŭdefono (Svislando) 17-21 aŭgusto 2009. La simpozio artikiĝos en prelegoj, ronda tablo, fakaj vizitoj kaj filmoprezentoj.
La Ruĝa grupo en la Senato de la Esperanta Civito ĝojas informi ke la kantona parlamento en Neŭŝatelo aprobis 18 februaro 2009 rezolucion favore al esperanto. La rezolucion proponis kiel unua Alain Bringolf, prezidinto de la komunista partio en Svislando.
Konforme al mandato ricevita pri la rilatoj kun la Organizo de Nereprezentataj Nacioj kaj Popoloj, hodiaŭ la Konsulo subskribis nome de la Esperanta Civito ties alvokon por la ratifo de la Konvencio 169:1989 de la Internacia Labor-Oficejo en Ĝenevo.
Kun granda kontento prof. Amri Wandel el Israelo anoncas ke trideko da proponoj por la 62a Internacia Kongresa Universitato en Bjelostoko atingis lin, kiel sekretarion de la IKU-komisiono, ĝis la limdato (fino de januaro). Kaj li mem kvazaŭ agnoskas la helpon de HeKo:
Trideko da fakuloj reprezentis dek kvar lingvojn en la laborgrupoj de Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, kiuj kunvenis hieraŭ kaj hodiaŭ en Alcalá de Henares, apud Madrido, gaste de Instituto Cervantes. La lingvoj estis: angla, bulgara, ĉeĥa, dana, eŭska, franca, galega, germana, itala, kastilia, kimra, nederlanda, portugala kaj esperanto.
C-ino Elisabeth Amstad el Berno estis ĵus nomumita de la prezidantino de Kultura Centro Esperantista, kiel konstanta membro de la delegacio kiu reprezentas esperanton ĉe Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo (ALTE). La delegacion gvidas c-ano Giorgio Silfer.
Kreskas la krizo de la virtuala mondo en esperanto: la reta komunikado kaj informado perdas terenon, nur ĉi-monate tri retejoj fermiĝis. Kial? Pri la origino de la krizo povas parte respondi Joan Català el Valencio (Hispanio), responsa pri la ĵus fermita <klaku.net>.
Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, Razgrado, invitas al partopreno en internacia literatura konkurso pri poezio kaj humurajhoj, originale verkitaj en esperanto pri libera temo, EKRA-2009.
Ne plaĉas al la Blanka opozicio la afabla kaj bonvolema sinteno de la Verda majoritato vidalvide al Sennacieca Asocio Tutmonda.