Jubileo de Szerdahelyi dum la Danuba Rendevuo
Dum la 6a Danuba Esperanto-Rendevuo, organizita de Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto 18-20 majo 2024, la esperantistaro, kun bela partopreno de eksterlandanoj kun la esperanta civitaneco, omaĝos al preskaŭ forgesita eminentulo pri glotodidaktiko kaj planlingvistiko: d-ro Istvan Szerdahelyi.