Parlamenta sesio en Svislando, ne en Italio
Konsultinte la Senatajn grupestrojn kaj la Kapitulon, la Vickonsulo “ad acta” modifas la daton kaj lokon de la ĉi-jara Parlamenta sesio, kiu estos kunvokita al Ĉaŭdefono/Loklo por sabato 29 julio 2023, tuj post la fermo de la 12a Kultura Esperanto-Festivalo (KEF), anstataŭ apud Torino kvar tagojn poste. Deko da diversaj kialoj klarigas tiun ŝanĝon.