Afrika kandidateco falas post uranismaj protestoj
Ĉu la protestoj fare de uranistoj kontraŭ kongresoj en afrikaj landoj kondukis al unua viktimo? La landa sekcio de TEJO en Burundio ĵus rezignis pri sia propono organizi IJK-on en 2024.
“Saluton, karaj. JEBUO retiris sian kandidatiĝon kaj subtenas ideon okazigi IJK-on en Tanzanio.” Tiel kvazaŭ telegrafe Gilbert Niyukuri al la Komitato de TEJO.