Konstanta akceptotago en niaj Esperanto-Domoj
La Esperanto-Domoj kaj aliaj sidejoj ene de la Pakto por la Esperanta Civito iom post iom elektas tagon de la semajno por akcepti vizitojn. Ekzemple la naturamika Esperanto-Domo en Malago (Hispanio) principe akceptas gastojn ĵaŭde, fine de la posttagmezo. Certe eblas esceptoj, ĉar ĵaŭdo povas esti ordinara festotago, aŭ grava gasto povas aperi en alia tago.